Esperanto translation / Esperanta traduko

Discuss and coordinate development of mainline and user-made content translations.

Moderator: Forum Moderators

User avatar
pauxlo
Posts: 1047
Joined: September 19th, 2006, 8:54 pm

Re: Esperanto translation / Esperanta traduko

Post by pauxlo »

elektrolupo wrote: mi ĝojis ricevi viajn mesaĝojn..ricevinte ilin mi ekdiris..bonege bonege..mi ne estas sola interesiĝanto je esperantigo de Vesnot', mi esperas ke aperos pliaj interesiĝantoj.
Mi en la sekvaj monatoj ne havos multajn tempon por mem traduki (kaj ankaŭ ne ludas la ludon nuntempe), sed mi sekvos la projekton, kaj povas konsili kaze de konkretaj problemoj (lingvaj aŭ teknikaj).
elektrolupo wrote:Ni devus ekuzi la vikion por interkonsenti pri kelkaj aferoj..esperantigo de la nomo de la unuoj..la ecoj de la unuoj..aferoj kiuj, kvankam tradukeblaj diversmaniere, estas normigindaj.
Unu punkto, kiu min tre ĝenis, kiam mi ekludis la ludon antaŭ kvar jaroj en Esperanto, estis la traduko de »undead« per »nemalviva«. Mi ne scias, ĉu ĝi daŭre estas tiel, sed se jes, mi petus elpensi pli bonan vorton.
Jen kelkaj proponoj: »nemorta«, »neviva«, »eksviva«, »eksmorta«, »mortviva«.
User avatar
Dugucloud
Posts: 31
Joined: April 9th, 2010, 1:37 pm
Location: China
Contact:

Re: Esperanto translation / Esperanta traduko

Post by Dugucloud »

Saluton, getradukantoj!
Mi povas paroli Esperanton.
elektrolupo
Posts: 2
Joined: August 30th, 2010, 5:32 pm

Re: Esperanto translation / Esperanta traduko

Post by elektrolupo »

Dugucloud wrote:Saluton, getradukantoj!
Saluton Dugucloud, ĉu vin interesas helpi traduki Vestnon? ĉu vi ofte ludas ĝin?
carlosbueno84
Posts: 1
Joined: June 14th, 2012, 9:32 pm

Re: Esperanto translation / Esperanta traduko

Post by carlosbueno84 »

Saluton Viliam kaj aliaj samideanoj,

Mi studas Esperanto, nur komencanta, kaj mi ankaŭ ludas ĉi tiun ludo okaze. La ludo plaĉegas al mi, kaj mi interesas helpi traduki ĝin estonte. Kiel mi podus kuniĝi al vi?


Danke,
Carlos
ArmedDillo
Posts: 1
Joined: November 21st, 2015, 2:12 am

Re: Esperanto translation / Esperanta traduko

Post by ArmedDillo »

Saluton! Mi vidis ke ĉi tiu ludon estas tradukita en Esperanton. Ĉu la traduko estas ankaux en progreso? Ĝi aspektas tre nekompleta...
Luther
Posts: 128
Joined: July 28th, 2007, 5:19 pm
Location: USA

Re: Esperanto translation / Esperanta traduko

Post by Luther »

Saluton, ĉiuj! Mi nune laboras traduki po/wesnoth/eo.po-on. La retpoŝto de Manuel ne funkcias.
mctpyt
Posts: 1
Joined: February 14th, 2023, 3:09 am

Re: Esperanto translation / Esperanta traduko

Post by mctpyt »

Saluton al ĉiuj!

Mi parolis al Luther kaj li proponis, ke mi iĝu ĉefprizorganto de la tradukado. Do tiel estas nun, la vikipaĝoj estas ĝisdatigitaj. Dankon, Luther, por via laboro kiel prizorganto!

Mi estas delonga Esperantisto kaj ŝatanto de Vesnot', tamen apenaŭ nun mi aliĝis al la komunumo.

Post babilado kun alia Esperantisto antaŭ kelkaj tagoj, ni decidis komenci plibonigi la tradukon al Esperanto. Kune de aliaj homoj, ni kreis grupon en Telegramo por la projekto. Ni jam komencis prilabori La Sudan Gvardion, eble baldaŭ ni finos ĝin.

Se iu volas aliĝi, ne hezitu kontakti! Vi estos bonvena, eĉ se vi estas komencanto. Se vi havas entuziasmon, ĉi tiu agado povas ege helpi lerni la lingvon.
••••
Hello, everybody!

I talked to Luther and he proposed that I take over maintainership of the translation. So that's how it is now, the wiki pages have been updated. Thank you, Luther, for your work as maintainer!

I've been an Esperanto speaker and liked Wesnoth for a long time, but only now I joined the Wesnoth community.

After chatting with another Esperanto speaker several days ago, we decided to begin improving the translation to Esperanto. Along with other people, we created a group in Telegram for the project. We've already begun work on The South Guard, maybe we'll finish it soon.

If someone wants to join, don't hesitate to get in touch! You'll be welcome, even if you're a novice speaker. If you have enthusiasm, this activity can greatly help you learn the language.
Post Reply