Esperanto translation / Esperanta traduko

Discuss and coordinate development of mainline and user-made content translations.

Moderator: Forum Moderators

User avatar
Viliam
Translator
Posts: 1341
Joined: January 30th, 2004, 11:07 am
Location: Bratislava, Slovakia
Contact:

Esperanto translation / Esperanta traduko

Post by Viliam »

This is a topic to discuss translation into Esperanto.

Jen la diskuto pri esperantigo de Wesnoth. Se vi volas helpi, bonvolu aligxi!


Saluton!

Cxi-momente, tiuj cxi dosieroj estas tradukataj (aux tradukitaj)
wesnoth
wesnoth-lib
wesnoth-editor
wesnoth-httt

Se vi volas helpi, bonvolu skribi tien cxi.
Grimpanto
Posts: 12
Joined: February 14th, 2006, 5:38 am
Location: Kaliningrad, Russia

Wesnoth-editor

Post by Grimpanto »

Saluton.

Cxi tie estas la plej nova traduko de "wesnoth-editor" dosiero.
Mi komencis traduki dosieron "wesnoth-tutorial" sed gxis nun tradukis malmulte.
Attachments
wesnoth-editor-eo.zip
Arkivita dosiero "wesnoth-editor"
(1.52 KiB) Downloaded 1062 times
User avatar
Viliam
Translator
Posts: 1341
Joined: January 30th, 2004, 11:07 am
Location: Bratislava, Slovakia
Contact:

Post by Viliam »

Dankon!

Mi ricevis retposxte tradukon de "wesnoth.po" fare de Lubo Fajth.
Attachments
wesnoth-eo.zip
wesnoth.po
(264.59 KiB) Downloaded 1102 times
User avatar
Viliam
Translator
Posts: 1341
Joined: January 30th, 2004, 11:07 am
Location: Bratislava, Slovakia
Contact:

Post by Viliam »

Jen estas la duona traduko de la unua oficiala kampanjo; fare de Rasto Sarissky.
Attachments
wesnoth-httt-eo.zip
wesnoth-httt.po
(92.45 KiB) Downloaded 1034 times
bloom
Posts: 25
Joined: April 13th, 2005, 8:06 am
Location: Almere, NL

Post by bloom »

Saluton,

Jen la traduko de wesnoth-ei gxis nun. Tradukitaj estas la enkonduko kaj kvar scenejoj.
Attachments
wesnoth-ei-eo.tar.gz
(18.54 KiB) Downloaded 1047 times
User avatar
Viliam
Translator
Posts: 1341
Joined: January 30th, 2004, 11:07 am
Location: Bratislava, Slovakia
Contact:

Versio 1.2 preparota

Post by Viliam »

Saluton al cxiuj tradukantoj, jen la fresxaj novajxoj!

La malnova versio 1.0 ne plu estos farita. Preparigxas la nova versio 1.2, proksimume cxi-somere. Tial:

Bonvolu elsxuti novajn versiojn de tradukaj dosieroj de tiu cxi ret-pagxo:
http://pulsar.unizar.es/~isaac/wesnoth- ... sion=trunk
Klaku al nomo de la pakajxo per la dekstra mus-butono kaj elektu "Konservi ligilon kiel...".

La nova versio enhavas cxiujn tekstojn de la malnova... kaj kelkajn frazojn intertempe aldonitajn aux sxangxitajn en la programo. Bonvolu gxisdatigi la tradukon.

Se vi volus havi la tradukitajn frazojn de alia(j) lingvo(j) kiel komentojn al via traduk-dosiero, bonvolu skribi al mi cxe "viliam cxe bur punkto sk" kaj diri kiu(j)n lingvo(j)n vi volas.

Dankon al cxiuj!
Grimpanto
Posts: 12
Joined: February 14th, 2006, 5:38 am
Location: Kaliningrad, Russia

wesnoth-editor 1.2-dev

Post by Grimpanto »

Saluton.
Jen la traduko de wesnoth-editor.po.
Attachments
wesnoth-editor-eo.po.zip
wesnoth-editor.po
(1.56 KiB) Downloaded 1007 times
Grimpanto
Posts: 12
Joined: February 14th, 2006, 5:38 am
Location: Kaliningrad, Russia

traduko de wesnoth-lib

Post by Grimpanto »

Saluton!

Mi iomete sxanghis tradukon de Rostislav kaj aldonis kelkajn tradukojn, kiujn mi faris antaue por wesnoth-editor.
Attachments
wesnoth-lib-eo.zip
wesnoth-lib.po
(4.83 KiB) Downloaded 988 times
User avatar
Viliam
Translator
Posts: 1341
Joined: January 30th, 2004, 11:07 am
Location: Bratislava, Slovakia
Contact:

Post by Viliam »

Dankon, mi prizorgos tion!

Preterdire, cxu vi ricevis mian retposxton (la gxeneralan alvokon al eo-tradukantoj)? Cxar unuafoje via servilo rifuzis gxin kiel spamo... kaj mi devis skribi al administrantoj de "mail.ru", por ke gxin mal-spamigu. ;-)
Grimpanto
Posts: 12
Joined: February 14th, 2006, 5:38 am
Location: Kaliningrad, Russia

Post by Grimpanto »

Mi ricevis unu antauh kelkaj semajnoj. Por ne forlasi la sekvontaj mi sendis al vi alian adreson per privata mesaghilo.

Chu mi rajtas shanghi tradukon de aliai partoprenanto?

Kaj demandoj pri nomoj: chu mi devas shanghi nomojn de herooj (aldoni -o, forigi q,w,y, char ekzistas diversaj variajhoj)? Kiel mi devas montri akuzativon en nomoj Konrad, Delfador kaj aliaj?

Dankon pro via atento.
User avatar
Viliam
Translator
Posts: 1341
Joined: January 30th, 2004, 11:07 am
Location: Bratislava, Slovakia
Contact:

Post by Viliam »

Dankon. Mi sendos al vi (al nova adreso) konktakton al la tradukantoj. Kaj vi demandu ili, cxu ili konsentas kun tio.

Mi en slovaka traduko iam sxangxas la nomojn... kutime tiam, kiam la angla prononcado de nomo enhavas "cxapelitajn" literojn. Tiam mi tradukas la nomon laux gxia sono, ne laux literoj. (Ekzemple "sx" in "Asheviere".)

Pri akuzativoj... mi ne havas klaran opinion. Faru lauxvole. Se la nomo finas per "-o", akuzativo estas aldobenla nature, se ne... ve. Eble estus bone sxangxi cxiujn nomojn por ke ili finu per "-o" (Konrado, Asxeviero,...) kaj poste akuzativado estus simpla.
Grimpanto
Posts: 12
Joined: February 14th, 2006, 5:38 am
Location: Kaliningrad, Russia

wesnoth-tutorial

Post by Grimpanto »

Saluton!

Mi fintradukis dosieron wesnoth-tutorial.po kaj nun mi povas helpi al iu (korekti erarojn aŭ helpi en tradukado).

Ankaŭ mi proponas krei vikion kiu havos nomoj de heroo el ĉefaj kampanjoj, kompreneble mi mem povas krei ĝin, sed mi esperas ke iu krom mi ankaŭ uzos ĝin. Krom tio mi pensas ke ie devas lokiĝi la listo de oftaj esprimoj, ekzemple: recruit, recall, hitpoint kaj aliaj...
Attachments
wesnoth-tutorial-eo.zip
wesnoth-tutorial.po
(14.53 KiB) Downloaded 1008 times
User avatar
Viliam
Translator
Posts: 1341
Joined: January 30th, 2004, 11:07 am
Location: Bratislava, Slovakia
Contact:

Post by Viliam »

Mi komencis kelkajn viki-pagxojn pri esperanta traduko; la listo de ofte uzataj vorton povus esti tie -- facile akirebla kaj redaktebla fare de cxiuj tradukantoj.

Cxefpagxo
(facile akirebla kiel http://www.wesnoth.org/wiki/eo )

Esperanto translation
tie cxi povus esti la ofte tradukataj esprimoj; kaj en menuo estas subpagxoj por milit-unoj kaj unuopaj kampanjoj

Tamen, Grimpanto, mi timas ke nuntempe vi sole tradukas la ludon; do vi plibonigus tiujn pagxojn nur por vi mem; aux por la anonimaj estontaj kunlaborantoj...
User avatar
pauxlo
Posts: 1047
Joined: September 19th, 2006, 8:54 pm

gxustigoj?

Post by pauxlo »

Saluton,

mi hieraux trarigardis la DVDon "Esperanto elektronike" kaj trovis la esperantigitan version de la ludo - gratulon!
Mi dum kelkaj horoj ludis (unue la trejnadon, kaj poste la unuan kampanjon, gxis la fino de la siegxo de Elensefar).

Tamen, mi rimarkis plurajn erarojn (ekzemple la akuzativoj foje estas tute hazardaj) aux "malbonajn tradukojn" (kiu elpensis "ne malviva" por "undead"?).

Cxu estas planoj por trarigardo de cxiuj tekstoj por trovi pli bonajn tradukojn?

Pauxlo
Grimpanto
Posts: 12
Joined: February 14th, 2006, 5:38 am
Location: Kaliningrad, Russia

----

Post by Grimpanto »

Saluton Paŭlo.

Se mi ne eraras vi ludis malnovan version de la ludo kaj mi esperas ke kelkaj eraroj jam estas korektitaj en pli novaj versioj. Bedaŭrinde en la projekto mankas homoj kaj vi povus helpi al ni (kompreneble se vi havas liberan tempon) kaj korekti erarojn aŭ traduki parton de la ludo.

Mi ne estas ĉefo, tamen mi povas klarigi la sistemon de tradukado:

1. tradukanto elektas dosieron kaj tradukas ĝin
2. tradukanto sendas tradukon al la ĉeftradukanto (por ĉiu lingvo estas alia)
3. ĉeftradukanto sendas tradukojn al prizorganto de tradukado (unu persono) kaj finfine la ludo estas tradukita...

Mi ne scias kiam la traduko estas kontrolata. Vi povas vidi kaj elŝuti freŝajn tradukojn ĉe gettext.wesnoth.org

Interalie estis anoncita ke en oktobro la disko estos reeldonita kaj estus bone se ĝi enhavos _novan_ version de la ludo kun _bonaj_ kaj *ĝustaj* tradukoj.
Post Reply